Enkonduko al kapablismo

Ni parolu pri kapablismo
2 min readSep 4, 2020

Vi povas aŭskulti ĉi tiun artikolon ĉi tie: https://anchor.fm/ni-parolu-pri-kapablismo

Handikapaj homoj estas la plej granda minoritato en la mondo, ni estas 15% el la monda loĝantaro laŭ Unuiĝintaj Nacioj, kaj kvankam temas pri granda minoritato, ekzistas multaj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj aŭ eĉ estas tabuo paroli pri handikapeco.

Tiuj antaŭjuĝoj donataj al handikapaj homoj nomiĝas “kapablismo”. Ĉi tiu termino, tiel kiel rasismo, masklismo, homofobio aŭ aliaj subpremoj, temas pri strukturo kiu subpremas specifan grupon de homoj, ĉi-kaze temas pri ni, handikapaj homoj. Ĉi tiu strukturo ĉeestas en diversaj kampoj, ekde nia vivo kiel subjektoj ĝis politika kaj publika sferoj. La plej konata ekzemplo pri kapablismo (pri kies kapablismeco oni tamen ofte tute ne konscias) estas la “mito de heroo”, laŭ kiu ĉiu handikapa homo estas, nur pro la handikapeco, inspira ekzemplo aŭ heroo, sed neniam estas vidata kiel homo.

Ekzistas diversaj terminoj uzataj por paroli pri handikapaj homoj, ekzemple: “homoj kun specialaj bezonoj”, “homoj kun malsamaj kapabloj” kaj eĉ “funkcia diverseco” sed ili ĉiuj ja celas saman signifon, temas pri tio ke ĉiuj homoj senescepte havas malsamajn kapablojn. Ĉi tion taŭgus diri en mondo vere ideala kaj justa sed tio ne estas la kazo, unu el la problemoj pri tiuj terminoj estas ke handikapaj homoj povus havi leĝajn problemojn postulante rajtojn ĉar “ĉiuj homoj havas malsamajn kapablojn”, sed tiuj vortumadoj ankaŭ malvidebligas ke la mondo estis konstruita de kaj por senhandikapaj homoj, ke ne ĉiuj havas saman alireblon en la ĉiutaga vivo, malvidebligas ke ni loĝas en kapablisma socio. Ekzemple homo kiu devas uzi rulseĝon ĉiutage ofte devas trapasi malfacilaĵojn surstrate aŭ ene de konstruaĵoj.

Alia kutima termino estas “handikapulo”, ĝi ja ne tute maltaŭgas sed ĝi povus iom plifortigi la antaŭjuĝon rilate al tio, ke ofte ni estas vidataj ne kiel homoj kies unu el niaj multaj ecoj estas nia handikapeco, sed kiel “nurhandikapaj” homoj, tiel ke ĉiuj niaj aliaj ecoj malaperas. Tamen, kelkaj handikapaj homoj ŝatas ĉi tiun terminon, celante depostuli ĝin.

Tial, pli indas uzi “handikapa homo”. Ni ne estas nur nia handikapo, sed ĝi estas parto de ni pro la socio kies strukturo handikapigas nin fizike aŭ socie.

Ĉiuokaze handikapaj homoj havas diversajn opiniojn rilate al ĉi tiuj terminoj kaj la celo de ĉi tiu artikolo ne estas centriĝi nur en terminoj, ĉar ili ne estas la ĉefaj problemoj, sed klarigi opinion pro tio ke demando pri kiu estas la plej taŭga termino oftas kaj homoj ne scias kiun uzi. Tiu termino uzeblas por videbligi problemojn sed oni ne bezonas uzi ĝin por paroli al handikapa homo, pli bone demandu kaj uzu rian nomon kiel oni kutime faras kiam konas novan homon.

--

--