6 faktoj pri homoj kun Down-sindromo

Ni parolu pri kapablismo
3 min readMar 21, 2021

--

Hodiaŭ, 21a de marto, estas la internacia tago de Down-sindromo kaj pro tio, ni skribis tiun ĉi tekston! En la fino, oni trovas glosaron!
Dum multe da tempo, la homoj kun Down-sindromo estis traktataj kiel malsanaj aŭ kiel ili estas ĉiamaj infanoj, tiel malfaciligas, ke ili kreskigu laŭeble¹. Tiu situacio estis reflektaĵo de io pligranda: la emfazo en la handikapo kaj en ĝiaj organecj aspektoj, anstataŭ la homoj, siaj deziroj, interesoj, eblecoj kaj rajtoj.
Per tiu ĉi teksto, ni volas paroli iomete por rompi misinformojn kaj antaŭjuĝojn kontraŭ homoj kun Down-sindromo!

1. Ĝi ne estas malsano
La Down-sindromo ne estas malsano kaj ne devu esti traktada tiel. Ĝi estas gena modifo kaj la fizikaj kaj psikologiaj karakterizaĵoj estas individuaj, tio estas, la homo povas ne havi ĉiun karakterizaĵojn. Krome, la sindromo ne estas vundo², kiu poste ia kuracado, povus esti modifita aŭ kuracita.

2. Maturigo
La homo kun la sindromo povas havi mensan handikapon, kiu povas esti malforta ĝis modera, sed tio ne malpermesas kognan kreskon. Eblas havi kreskado kun fruelkreskinta stimulo, akompanado de multaj profesiuloj kaj respekto al la aĝo, anstataŭ tratki kiel “ĉiama infano”.

3. Sendependeco
La Down-sindromo varias inter la homoj. kelkaj povas esti pli sendependeco kaj aliaj eble necesas pli da helpo. Kiel ajn, ili povas esti aŭtonoma, eĉ povas havi sian propran domon, laboron, edziĝi, havi biologiajn filojn (ili havas problemojn kun fekundeco, sed ili ne estas sterilaj), ktp. La homoj kun la sindromo kutime bezonas ian superrigardon, sed tiu ne signifas ĉiumomentan superprotekton.

4. La homoj ne estas similaj
La socio rigardas kaj traktas ilin kiel ili estas infanoj, eĉ se ili jam estas plenkreskuloj. Homoj kun Down-sindromo povas esti pli karesema, agresema aŭ ia ajn “ema”, dependas de faktoroj kiel personeco, kogna, konduta kaj de medio kie ili vivas. Tiuj homoj plene kapablas farti la tutan gamon de sentoj, ke kiu ajn povas farti.

5. Maljunaj graveduloj
La probableco de gravedulo naski infanon kun Down-sindromo progrese kreskas rilate al sia aĝo poste 35 jaroj, ĉar siaj ovoloj³ estis kreitaj ekde juna aĝo kaj, poste la tempo, ili maljunigas, tiel kreskas la ŝancon de genaj modifoj. Sed graveduloj de ĉiuj aĝoj povas naski infanojn kun Down-sindromo. Fakte, 80% de beboj kun Down-sindromo estas gefiloj de graveduloj malpli jaraĝa ol 35 jaroj (ĉar tiuj homoj estas el la aĝogrupo kiu havas pli da filoj).

6. Vivdaŭro
Kelkfoje, pro la malalta imuna rezisteco, la infanoj kun Down-sindromo pli emas al infektoj, principe en spira kaj digesta sistemo. Pro tio, en la pasinteco, la vivdaŭro de tiuj homoj estis malalta, sed nun, kun la disvolviĝo de la medicino, la vivdaŭro de tiuj homoj multe kreskis kaj nun estas de 63 jaroj, kaj eĉ eblas bonvivi ĝis 80 jaroj.

Tiu ĉi teksto estis skribita de la Komisiono de Handikapaj Homoj el BEJO, ĉar ni kredas, ke por atingi la egalecon inter la homoj kaj respekti siajn malsamecojn, oni devu, unue, koni ilin!

Glosaro laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV):
1 laŭeble: Tiom, kiom estas eble
2 vundo: Ekstera aŭ interna difekto de la organismo
3 ovolo: Matura, fekundigebla inseksa ĉelo, produktata de ovario.

--

--